Bidunoj (arabe بِدون ; Bidūn arabe: بدون جنسية, "sennacieca"), ankaŭ alilingve Bidoun, Bidoon, Bedun ) estas socia grupo de sennaciecaj homoj en la araba mondo, en la landoj apartenantaj al la Golfa Koopera Konsilo. La vorto devenas de la araba bidūn dschinsiyya (arabe بدون جنسية )[1]. La esprimo kaj fenomeno ĉefe rilatas al Kuvajto, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno[2] Sauda Arabio kaj Kataro.
Kvankam multaj bidunoj estas nomadaj beduenoj, la du terminoj klare diferencas[3] [4].
La unuaj bidunoj estis araboj, kiuj antaŭ 1920 ne povis registriĝi kiel civitanoj pro analfabeteco, senhejmeco, malriĉeco kaj manko de aliro al registaraj instancoj. La nesekuritaj limoj de Kuvajto ankaŭ kontribuis al la sennacieco de iuj enmigrintoj. La bidunstatuso estas heredata, ili rajtas nek militservi nek akiri posedaĵojn. En la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kie ili konsistas el kvarono de la loĝantaro, ili ne rajtas akiri stirpermesilon, iri al lernejo, geedziĝi aŭ ricevi sanasekuron.